La Unua Himalaja Renkontiĝo (de esperantistoj) okazis en la jaro 1990.
Mi havis feliĉon partopreni la 12-an post 26 jaroj. Certe ŝanĝiĝis intertempe
la organiza komitato de la Renkontiĝo sed Himalajoj restis la samaj. Nepala
Esperanto-Asocio daŭre zorgas allogi eksterlandajn esperantistojn por montri al
lokanoj utilecon de Esperanto kaj malfermi al ili eĉ iometela pordon al alia
mondo. Bedaŭrinde la tertremo de la jaro 2015 lasis siajn terurajn spurojn kaj
oni devas rekonstrui ne nur multajn objektoj de la listo de UNESCO sed ankaŭ
vojojn, loĝdomojn ktp. Se oni demandis min pri Nepalo en Pollando antaŭ mia
voajĝo la unua venanta penso estis: „Himalajoj kaj dezerteco de naturo”. Ĉu tio
veras?
Nepalo apartenas al la grupo de plej malriĉaj landoj
de la mondo. Katmanduo - ĝia ĉefurbo – ekstere tute ne estas lumigita pro
ĝenerala manko de energio, kiun normale nepalanoj aĉetas en Barato. Krome
turismo ne ekzistas alia industrio. Mankas mono por aĉeti energion kaj benzinon
sed ankaŭ mankas ĉe baratanoj volo vendi ĝin al nepalanoj pro politikaj kialoj.
La 20an de septembro 2015 nepala parlamento enkondukis
la novan, plenan konstitucion. Ĝi ne plaĉis al la najbara Barato - praktike
unusola liveranto de benzino kaj gaso al Nepalo kaj pro tio la potenca najbaro
decidis malgrandigi varalvenojn je 80 %. Multfoje mi vidis longajn vicojn de
motorciklantoj atendantajn la momenton, kiam ili aĉetos legale ĉiuj 2 semajnoj
15 litrojn da benzino aŭ ujon kun gaso por kuiri manĝaĵon. Bicikloj regas ne
nur en la ĉefurbo sed en la tuta lando. Ofte la posedanto trakonstruis sian
biciklon danke al kio ĝi iĝis malgranda movema butiko. Tri el ses aviadiloj de
la Nepalaj Aerofortoj estas uzataj por transporti manĝaĵon al vilaĝoj situataj
alte en Himalajoj. En ĉiu kuirejo regas rizo, kiun oni kultivas en Nepalo kaj manĝas matene, tagmeze
kaj vespere.
Komence mi pensis nur pri la lasta tertremo, kiu okazis la 12an de majo
2015 kaj serĉis en Katmanduo ĝiajn spurojn. La germana partoprenanto
Petro - inĝiniero pri konstruado opiniis, ke la loka konstrumetodo de domoj
estas malĝusta por la regiono de tertremoj. Mankas ŝtalaj, vertikalaj
konstruelementoj, kiuj povus plifortigi la tuton. Mi vidis en la ĉefurbo
volontulojn, kiuj purigis la detruigitajn monumentojn/konstruaĵojn pretigante
ilin por rekonstruo. Tio iam okazos sed kiam, se mankas mono por ĉio? En multaj
lokoj masonistoj pretigis novajn vendejetojn, eble loĝejetojn en kondiĉoj,
kiujn mi eĉ ne imagus en Pollando. Apud la pordoj de vendejoj oni bruligas
incensaĵon kaj la stratoj bele odoras. Mizero
surstrate ne estas videbla. Homoj alridas, volonte helpas, provas ekkompreni.
Poŝtelefono estas videbla preskaŭ en ĉiu mano. Infanoj kaj junularo
portas uniformon karakterizan por ilia lernejo. Mi
ne vidis eĉ unu virinon vestitatn per robo. Stratoj estas vere koloraj!
Alia mondo, aliaj kutimoj... Religiajn objektojn ni povis admiri nur de
ekstere, ĉar ni ne estis hinduistoj. Ofte apud malgrandaj stupoj iu monaĥo sanktigis
rizon, florojn kaj farbojn por ke kredantoj povu preni ilin kaj lasi ĉe altaro
de dio. En
Nepalo funkcias milionoj da dioj kaj ili harmonie kunvivas kun homoj. Apud Paśupatinath en Kathmanduo, kie
troviĝas la plej sankta templo de la hindua religio, ni observis preparojn por
bruligo de kadavroj. Scio, ke morgaŭ oni ĵetos la riveron polvojn de bruligitaj
homoj por ke ĝi transportu ilin la riveron Gangon deprimis min. Kiel fremduloj
ni observis la situacion de alia bordo de la rivero kaj provis ekkompreni kio
post la momento okazos.
En plej
okcidenta regiono de Nepalo virinoj de hindu familioj havas malmulte da rajtoj.
Tradicie, kiam ili estas “malpuraj” dum 4 tagoj en ĉiu monato ili forlasas sian
domon kaj vivas en primitivaj turoj konstruitaj tiucele el ŝtonoj kaj argilo, lasante
eĉ malgrandajn infanojn sen ia prizorgo kaj manĝante nur sekajn produktojn.
Bone, ke mi legis jam en Pollando la gvidlibron pri Nepalo do, (eble) mi
ne starigis nur stultajn demandojn al la organizatoroj. Ofte mi havis impreson,
ke ili ne komprenas miajn demandojn kaj pro tio mi klarigis: “En Pollando
homoj, kiuj laboras sufiĉe longe ricevas pension, kaj ĉe vi…?” Nur oficistoj,
kiuj laboras por la estraro. “ Kia estas socia helpo de la estraro por aĝaj
homoj?”. 80-jaruloj ricevas 100 rupiojn monate. Tio ĉi egalas al 5 paketetoj de
paperaj naztukoj. Ĝenerale filoj devas zorgi pri gepatroj. Estas volontuloj,
kiuj memstare gvidas maljunulejojn por tiuj, kiuj ne havas filojn. Laŭ nia
informanto la kondiĉoj en tiuj hospicioj estas teruraj. Mi provokes mian junana
parolantinon demandinte: “Imagu, ke vi informas viajn gepatrojn, ke vi estas
graveda” . Komence
ŝi ne komprenas mian provokon kaj simple respondas: “En Nepalo tio ne povas
okazi”.
La stato de pavimo de stratoj kaj vojoj estas ege malbona kaj ne pro
tertremo sed pro konstrumetodo. Ni volonte vagabondis tra la urbo admirante
kolorajn vestaĵojn de loĝantoj kaj miloj da malgrandaj vendejetoj, en kiuj oni vendas
la samon. Nia germane amiko estis majstro pri marĉando tamen ankaŭ li
konstatis, ke la prezoj ofte estas tiel malaltaj ke ni hontis peti malaltigi
ilin ankoraŭ kvankam marĉantado estas io absolute normala en Nepalo.
Sur la ĉefa placo de Katmandhuo atakis min iu viro anglaĉe postulante
bileton (20 eurojn). Mi ĝentile respondis Esperante, ke mi ne komprenas lin.
Lia mieno estis stulta. Certe li nie povis decidi en kiu lingvo mi parolas.
Japana samideano komprenante pri kio temas diris, ke eksterlandanoj antaŭ la
tertremo devis pagi la bileton ĉar ni troviĝas antaŭ la domo de Kumari (knabineto-dio). Nun sur la placo restis
malmulte da vidindaĵoj kaj en multaj lokoj detruitajn murojn subtenis skafaldoj
donante esperon je rekonstruo.
Longe ne pluvis kaj pro la situo de la urbo en la valo ne okazas
interŝanĝo de aero. Multaj homoj ekster la domo portas maskojn kontraŭ polvo dum
la tuta tago.
Kiam alvenis tempo de reveno al la hotelo ni prenis rikŝojn ĉar memstare
ne eblis por mi trovi la vojon. Ĉiu 30 sekundoj radoj de la rikŝo falis alian
truon kaj mi pensis ne nur pri la stato de mia korpo sed ankaŭ pri pezlaboro de
kondukanto. Ĉiuj uzas alarmsignalojn por iri antaŭen inter la amaso da homoj.
Eĉ taksioj sukcesis pasi tiujn malvastajn stratetojn portante nin la
flughavenon.
Trafiko okazas je la
maldekstra parto kaj la vojoj en montaro estis miaopinie unulenaj. Komence senĉese mi havis problemojn observante tra la busfenestroj la
ĉirkaŭaĵon eĉ kun libera spirado aŭdante kelkfoje dum la minuto la signalon de
alvenanta aŭtomobilo. Nia ŝoforo okazis vera majstro kaj malgranda buseto
TOYOTA senprobleme portis nin supren kaj supren pasante ĉiun horon 20 - 30
kilometrojn. Ie survoje atendis konatulo de organizantoj kun tri jerikanoj
plenaj de benzino por daŭrigi nian vojaĝon.
Vere mirinda okazis la vizito en la Nacia Parko Chitwan, kie ni havis
okazon promeni tra ĝangalo kun profesia ĉiĉerono, observi buntajn birdojn, ekskursi
per elefantoj, renkontiĝi okulo je okulo kun krokodiloj dum la boatado per
kanuo laŭlonge de la riviero Rapti…
Je la 5a matene ĉiuj atendis sur la hotela belvedero por kapti la momenton
de sunleviĝo. Komence la horizonto iĝis rozkolora kaj nekredeble rapide
prezentis sin ronda, ardanta suno.
Por konatiĝi kun la vivo de averaĝa
nepalano en Bandipur nia grupo tranoktis en ĉambroj de privataj posedantoj.
Kvar fratinoj, pli aktivaj ol aliaj, fondis oficialan kooperon anoncante
publike sian pretecon gajni tiamaniere monon. Kondiĉoj pli ol modestaj sufiĉos
por tiuj, kiuj pli frue alte en Himalajoj batalis kontraŭ frosto, neĝo kaj
propra malforto provante atingi la elektitan montopinton. Sur la belvedero de
la domo de nia posedantino, trinkante teon, mi admiris montaron kovritan per
neĝo kaj ĝuis Himalajojn.
Komforte sidante tie ĉe la tablo sur la
belvedere ni observis la ĉirkaŭaĵon. Serpentan vojon iris malrapide alten virino
bele vestita per sario kun eble dekjara knabineto. Ili ambaǔ portis malplenajn
ujojn. En montaro situas torento kie membroj de la plej malalta kasto povas
preni senpune akvon. La vilaĝo Bandipur jam havas akvodukton.
Kun granda sympatio mi pensas pri nepala
junularo kaj revas, ke mi organizu al kelkaj el ili vojaĝon al Pollando por
doni al ili ŝancon konatiĝi kun alia kulturo. Probable la samon pensis Petro
deklarante, ke ĉe li en Berlino ili povus senpage tranokti kaj manĝi.
Bedaŭrinde la prezo de la flugbileto estas por ili neimageble alta.
Vojaĝu Nepalon, ĝuu la aliecon de la
lando kaj revenu feliĉe tien, kie estas viaj radikoj. Nun mi
pensas pri la potenca najbaro de Nepalo – Barato. Eble valorus konatiĝi
sinsekve kun ĝi? Kiu vojaĝus kun mi?
No comments
Post a Comment