Interns To Learn

Interns To Learn
Nepal's FIrst Internship Platform

Breaking News

 Kial Nepalaj viroj iras labori arabajn landojn?

                      Nepalo estas belega lando situata inter du gigantaj landoj Ĉinio kaj Barato, kiuj sukcesis pli ekonomie evolui. Nepalo okupas 0,03% de la monda spaco kaj 0.3% de Azio. La totala terareo de Nepalo estas 147181 kv. km. Ĝi etendas 895 kv. km de Oriento al Okcidento kaj 185 kv.km de Sudo al Nordo. Nepalo estas agrikultura lando kie pli ol 80% de la homoj estas engaĝitaj en agrikulturaj  agadoj.

Nuntempe pli kaj pli da homoj forvojaĝas arabiajn landojn por labori tie. Ekzistas pluraj kialoj por tio. La ĉefa problemo estas manko de laboro. Senlaboreco inter viroj laŭ statistiko altas je 56%. Virinoj kutime ne laboras.
Nepalo havas tre diversajn landoformojn, al kiu apartenas: himalaja regiono, Hilly kaj Terai. Himalajoj izolas Nepalon de Tibeto kaj Ĉinio, montaro Mahabharat de Barato. Agrikulturo estas neebla en himalaja regiono pro ĝiaj topografiaj malfacilaĵoj. En la regiono Hilly situata inter 1000 kaj 4000 super altitudo oni kultivas rizon kaj terpomojn. Nur la tria regiono Terai, situata en la suda parto de Nepalo, posedas la kultiveblan teron kiu nutras la tutan nacion. Terai  nomata estas ,korbo de verdaĵo”.  70% de laborantaj homoj okupiĝas pri agrokulturo. Ekzistas ankaŭ ebleco trovi laboron en la turisma industrio sed ĝi estas relative malgranda.
Ĝenerale mankas laboro. Kion fari? Por nepalano la familio estas la plej grava. Ĝi ĉiam estas plugeneracia kaj ĉiuj membroj zorgas pri aliaj. Miloj junaj nepalaj viroj decidis ekonomie elmigri al landoj ĉe Persa Golfo por labori tie. En la jaro 2022 en Kataro okazos Mundialo. Nuntempe en la temperaturoj 40-50 gradoj junaj nepalanoj konstruas tie stadionojn, vojojn, hotelojn kaj ekonomian bazon. Laŭ statistikoj ĉiutage pro ekstremaj kondiĉoj de laboro mortas unu nepalano. Subskribante surloke la dungokontrakton ili devas redoni al la deponejo sian pasporton. Eĉ se iutage unu el ili decidus reveni Nepalon tio ne eblas sen dokumento kaj dunganto rifuzas redoni ĝin. Estas malpermesita kontakto kun la familio kaj la nepala ambasadejo. Oficiale protestis ĉe la katara registaro la nepala estraro sed sensukcese.
Post la tertremo, dum kiu detruita estis 1/3 de landa produkto brutto, bezonataj estas laboristoj, precipe edukitaj konstruantoj de diversaj konstruaĵoj. Ili laboras for de Nepalo atendante la momenton, kiam ili kun mono revenos la patrujon. Intertempe inflacio altigis je 12,1 %.

        Alia kialo forlasi Nepalon estas politika nestabileco. Nepalo estas demokratia respubliko sed la registaro ne estas tiel stabila kiel kutimas esti en aliaj demokratiaj landoj. De la jaro 2008, kiam falis monarkio, prezoj altigis eĉ je 500% (ne ekzakte sed proksime). Regas korupto, manko de edukitaj homoj eĉ ĉe la plej sercataj okupoj: kuracistoj, instruistoj... Infanoj ne havas lernejan devigon. Imagu bazan lernejon, al kiu vilaĝa infano devas iri ĉiutage 4 horojn tien kaj 4 horojn reen. Kvarjaraj infanoj lernas 2 jarojn en t.n. pre-school legi kaj skribi. Por komenci lernadon en baza lernejo infano devas pasi la ekzamenon pri skribado en la angla kaj en la nepala lingvoj. Kiu el vilaĝa familio povas helpi al sia infano dum la lernado? Analfabetismo atingas 60 %. Se en la familio estas multe da infanoj tradicie pli aĝaj laboras, la plej malaĝa frekventas la lernejon. Ĝenerale en la landa budĝeto mankas mono por  ĉio. Se okazas akcidento vi mem devas zorgi pri transporto de Rapida Helpo ĉar ofte malsanulejo ne havas ĝin.  La plej bona laboron donas registara posteno. Bone pagata, kun asesuro kaj pensio en maljuneco… Bedaŭrinde tiuj  ĉi postenoj estas malmultaj kaj ne por ĉiuj sendepende de kvalifikoj. Civitanoj, kiuj deziras resti en Nepalo kaj labori tie ne havante eblecon trovi postenon estas vive devigataj forlasi Nepalon. Tio estas la aktuala tendenco de Nepalo. Ili estas devigataj iri arabajn landojn por gajni monon kaj nutri iliajn familiojn en Nepalo. 29 % de la Landa Produkto brutte sendas al siaj familioj nepalanoj laborantaj eksterlande.

Ĉiujare miloj da baratanoj venas labori en Nepalo. Por ili estas bonaj postenoj kaj bonaj salajroj. Do mi esperas ke tiu ĉi sistemo eble rapide falos kaj en bone regata Nepalo ni trovos laboron por ĉiuj.

Kolektita de:
Sandip Lamichhane  (sndp-f),Junulara delegito de Nepalo
Internacia ĵurnalisto de Esperanto


1 comment

SHANY said...

Karega amiko Sandip Lamichane. Mi elkore dankegad vin skribi valoran informadon pri la belga Nepalo. Bonvole sendu tiun chi eseon al revuoj Monato kaj Kontakto.
Bonvole akcepti miajn elkorajn bondezirojn.
Amike via
Mian Salam SHANY
- Internacia Jhurnalisto